søndag den 28. maj 2017

''Edzino proponas''

La rakonteto de Daphne Lister komenciĝas per la frazo:
''Mi havas teorion, ke la plimulto el la homoj, ĉie kaj ĉiam, estis, estas kaj estos ordinaraj kaj konvenciaj''.

Sekvas konversacio inter Ges-roj Dio pri la moroj de la enloĝantoj de Sodomo kaj Gomoro. Pro la fakto, ke s-oro Dio estas leganto de la ĵurnalo Guardian kaj s-ino Dio leganto de la ĵurnalo Daily Express ili ne samopinias.




Edzino proponas


Mi havas teorion, ke la plimulto el la homoj, ĉie kaj ĉiam, estis, estas kaj estos ordinaraj kaj konvenciaj. Mi vetas, ke se oni scius la veron, eĉ en Sodomo kaj Gomoro la plimulto el la enloĝantoj estis ordinaraj kaj konvenciaj. Mi imagas jenan:

Ges-roj Dio matenmanĝas. S-ro Dio legas Guardian, S-ino Dio legas Daily Express.
S-ino Dio ekparolas:
Vi devas tion ĉesigi!''
''Kion, kara, '' milde demandas s-ro Dio.
''Rigardu. ''S-ino Dio montras la ĵurnalon, en kiu troviĝas artikolo pri 'Skandala Sodomo kaj Gaja Gomoro'.
Sed kara, '' protestas s-ro Dio, ''tiu ĵurnalo ĉiam troigas. Troviĝas nenio tia en Guardian.''
En Guardian, '' rikane ripetas s-ino Dio. Tiu ĵurnalo taŭgas nur por dekadencaj longharuloj; vi devas konsideri la ordinarajn deculojn, kiuj legas Express. Memoru, ke tiaj homoj estas viaj subtenantoj, la legantoj de Guardian plejparte eĉ ne kredas je vi.''
S-ro Dio ĝemspiras, kaj diras nenion plu. . .

Kelkajn tagojn poste, S-ino Dio legis similan artikolon en porvirina gazeto, kaj rekomencis la atakon, do S-ro Dio kun bedaŭro konstatis, ke li devos ion fari. Unue, ĉar li estas justulo, li farigis enketon pri la seksmoroj de la enloĝantoj de Sodomo kaj Gomoro. La rezulto estis jena: Al la demando, ,, Ĉu viaj seksmoroj iel devias de la normo? 5% respondis ''Jes'', 85% respondis ''Ne'', kaj 10% respondis ''Mi ne scias''. Tiu rezulto tute ne kontentigis S-inon Dio. ''Vi misvortumis la demandon,'' ŝi diris. ,,Kompreneble, tiaj nenaturaj seksmoroj estas la normo en tiuj abomindaj urboj. ''S-ro Dio ne povis nei la logikon en tio, do li decidis pri kompromiso. Li okazigis en Sodomo malgrandan tertremon, kiu damaĝis samseksan bordelon dum frua horo, kiam ĝi ne estis homplena, kaj en Gomoro li okazigis inundon, kiu dronigis du bovinojn, al kiuj tiutempe mankis taŭro.

la sekvintan matenon aperis en Express granda rubriko: DIO  DETRUAS  SODOMON  KAJ GOMORON, PEKULOJ  PEREAS. Sube troviĝis artikolo, kiu komenciĝis:
''Hodiaŭ, post la plene meritita Dia puno, 'Skandala Sodomo' kaj 'Gaja Gomoro' estas funebraj dezertoj. Ni avertis; antaŭlonge ni avertis, fojon post fojo ni avertis, sed ĉu oni atentis niajn avertojn? Ne! Kaj jen la rezulto. . .

En Guardian aperis nur modesta alineo sur la dorsa paĝo:
Sciencistoj en Sodomo kaj Gomoro hodiaŭ debatas la kaŭzon de mistera tertremeto, kiu faris difektojn en la ruĝlampa kvartalo de Sodomo. Ili ne povas interkonsenti, ĉu estas ia rilato inter la tertremeto kaj inundo, kiu okazis samtempe en Gomoro . . . ''

Sed kompreneble s-ino Dio, leganto de Express, estis tute kontenta.>>

P.S. Tiu rakonteto aperis en la jaro 1970-a. Post 47 jaroj daŭras la malkonsento inter la legantoj de Guardian kaj Daily Express.