Viser opslag med etiketten Tiberio Morariu. Vis alle opslag
Viser opslag med etiketten Tiberio Morariu. Vis alle opslag

tirsdag den 21. marts 2017

SOLA EN ARBARO

Sola en arbaro estas la titolo de prozpoemo en la prozpoemaro 'Sonorilo Kaj Kanono'. 

Temas pri konversacio inter la rakontanto kaj maljuna fago.

En arbaroj danaj fagoj ankaŭ abundas.  



(Pri sondosieroj mi estas  komencanto. Mi petas al vi, ke vi sendu al mi viajn reagojn. Antaŭdankon)

''Maljuna fago, mi venis al vi. Vi de longe vivas kaj vi forgesis paroli kun mi hieraŭ nokte. Nun mi venis al vi por paroli kun vi: maljunulo, admonu la birdojn, ĉar ili faras tro grandan bruon! Diru al la fonto, ke ĝi silentu, ne disputadu senĉese kun la folioj, kaj se vi povas, minacu la urbon per viaj egaj brakoj...

Fago, fago, la urbo, kiun vi vidas en la malproksimo, malamas vin. Ĝi pensas ĉiam pri tio, ke ĝi sendu hakilojn kontraŭ vi. Ĉar ĝi bezonas vian lignon por pendigiloj kaj ĉerkoj. fago maljuna, saĝa kaj bela, vi, patro de l' arbaro, plantita de uragano, fago saĝa kaj bela, mi venis ĉi-nokte por aŭskulti vin. Diru, kie estas Dio? Vi konas Lin, ĉar en vi estas la kerno de l' eterneco, en vi estas la kresko  kaj forto, en vi estas la tempo kaj viaj radikoj estas flustroj de la mortintoj.

Fago maljuna, kial vi ne respondas al mi? Ankaŭ mi devenas el via gento: ankaŭ mi kreskas silente, kiel vi, mi amas, kantas, suferas. Ĉu vi ne konas min? Mi estas tiu, kiu kolektas la florojn, kaj la ridetojn de l' infanoj mi fermas en la kaŝejon de mia koro, mi estas ĵuranto je steloj kaj sonĝoj, fago maljuna, ĉu vi ne konas min? Mi venis al vi, parolu al mi! Trankviligu min! Diru al mi viajn rakontojn: vi ja scias multajn!

Kaj viaj branĉoj ekmoviĝas, dolĉa tremo trakuras vin, kaj ankaŭ mi sentas tion, nin unuigas la doloro kaj amo, via praanimo vokas mian animon, via vivo kaj mia vivo ekkonas unu la alian. Nokte dolĉa sonĝo kisas miajn okulojn. Mi ekdormis ĉe via piedo. Kaj vi gardas mian sonĝon. Vi admonas la venton, ke ĝi ne ĝenu mian ripozon, al la floroj vi ordonas, ke ili sendu al mi bonodorojn, vi estas kiel bona patro gardestaranta ĉe mia kuseno.

Kaj matene mi vekiĝas kun viaj branĉoj en miaj brakoj.
 Fago, fago, se mi venos al vi alian fojon, ĉu vi estos tia, kia vi estis ĉi-nokte?

...Kaj kiam mi venis refoje, vi kuŝis venkita. La hakiloj ruinigis vin.
La malbeninda urbo! La urbo... ''





 

mandag den 20. marts 2017

SONORILO KAJ KANONO

Antaŭparolo

Emil Isac deTransilvanio, Rumanio: 1886 - 1954  estis ĵurnalisto, tradukanto, pacifisto kaj apoganto de Esperanto.
La tradukanto estis Tiberio Morariu.
 Sonorilo kaj kanono estas proza poemaro.
 
Tiu libro ne plu troviĝas en la libro-servo de UEA.


''Kiam la homoj tre amis unu la alian kaj sentis, ke iliaj buŝoj Dion ne povas laŭdi sufiĉe, ili muldis sonorilojn.
- Sonoriloj anoncu amon kaj komprenon, preĝon kaj esperon, kaj la animo de Jesuo parolu en viaj voĉoj!
- Sonoriloj!

Kaj vi anoncis ĉiam pacon kaj vivon, kaj akompanis fianĉinon al festeno geedziĝa kaj laciĝinton al tombejo. Kaj vi vokis novnaskiton el mallumo. Sonoriloj mildaj, sonoriloj!

Kaj kiam la homoj ne plu amis unu la alian, kaj sentis, ke iliaj buŝoj ne plu povas laŭdi Dion, ili muldis kanonojn el sonoriloj.

Kaj kanonoj mulditaj el sonoriloj nun eklaŭdis la diablon. Kaj la buŝo de l' kanono faris orfon el infano kaj vidvinon el fianĉino kaj patrino. Kaj la voĉo de l' kanono  anoncis ĉie: malamon kaj sangon, pekon kaj doloron.

Kaj kiam denove amos unu la alian la homoj, ili muldos sonorilojn refoje el la kanonoj.

Kaj Jesuo venos el la altego kaj la gentoj genufleksos; kaj la animoj de l' mortigitoj per kanono supreniros en ĉielon sur sonorila sonŝtuparo: homoj, amu, ne mortigu unu la alian! Ne plu muldu kanonojn el sonoriloj.'' 

Jen la sondosiero