tirsdag den 21. marts 2017

SOLA EN ARBARO

Sola en arbaro estas la titolo de prozpoemo en la prozpoemaro 'Sonorilo Kaj Kanono'. 

Temas pri konversacio inter la rakontanto kaj maljuna fago.

En arbaroj danaj fagoj ankaŭ abundas.  



(Pri sondosieroj mi estas  komencanto. Mi petas al vi, ke vi sendu al mi viajn reagojn. Antaŭdankon)

''Maljuna fago, mi venis al vi. Vi de longe vivas kaj vi forgesis paroli kun mi hieraŭ nokte. Nun mi venis al vi por paroli kun vi: maljunulo, admonu la birdojn, ĉar ili faras tro grandan bruon! Diru al la fonto, ke ĝi silentu, ne disputadu senĉese kun la folioj, kaj se vi povas, minacu la urbon per viaj egaj brakoj...

Fago, fago, la urbo, kiun vi vidas en la malproksimo, malamas vin. Ĝi pensas ĉiam pri tio, ke ĝi sendu hakilojn kontraŭ vi. Ĉar ĝi bezonas vian lignon por pendigiloj kaj ĉerkoj. fago maljuna, saĝa kaj bela, vi, patro de l' arbaro, plantita de uragano, fago saĝa kaj bela, mi venis ĉi-nokte por aŭskulti vin. Diru, kie estas Dio? Vi konas Lin, ĉar en vi estas la kerno de l' eterneco, en vi estas la kresko  kaj forto, en vi estas la tempo kaj viaj radikoj estas flustroj de la mortintoj.

Fago maljuna, kial vi ne respondas al mi? Ankaŭ mi devenas el via gento: ankaŭ mi kreskas silente, kiel vi, mi amas, kantas, suferas. Ĉu vi ne konas min? Mi estas tiu, kiu kolektas la florojn, kaj la ridetojn de l' infanoj mi fermas en la kaŝejon de mia koro, mi estas ĵuranto je steloj kaj sonĝoj, fago maljuna, ĉu vi ne konas min? Mi venis al vi, parolu al mi! Trankviligu min! Diru al mi viajn rakontojn: vi ja scias multajn!

Kaj viaj branĉoj ekmoviĝas, dolĉa tremo trakuras vin, kaj ankaŭ mi sentas tion, nin unuigas la doloro kaj amo, via praanimo vokas mian animon, via vivo kaj mia vivo ekkonas unu la alian. Nokte dolĉa sonĝo kisas miajn okulojn. Mi ekdormis ĉe via piedo. Kaj vi gardas mian sonĝon. Vi admonas la venton, ke ĝi ne ĝenu mian ripozon, al la floroj vi ordonas, ke ili sendu al mi bonodorojn, vi estas kiel bona patro gardestaranta ĉe mia kuseno.

Kaj matene mi vekiĝas kun viaj branĉoj en miaj brakoj.
 Fago, fago, se mi venos al vi alian fojon, ĉu vi estos tia, kia vi estis ĉi-nokte?

...Kaj kiam mi venis refoje, vi kuŝis venkita. La hakiloj ruinigis vin.
La malbeninda urbo! La urbo... ''





 

Ingen kommentarer:

Send en kommentar