søndag den 28. maj 2017

''Edzino proponas''

La rakonteto de Daphne Lister komenciĝas per la frazo:
''Mi havas teorion, ke la plimulto el la homoj, ĉie kaj ĉiam, estis, estas kaj estos ordinaraj kaj konvenciaj''.

Sekvas konversacio inter Ges-roj Dio pri la moroj de la enloĝantoj de Sodomo kaj Gomoro. Pro la fakto, ke s-oro Dio estas leganto de la ĵurnalo Guardian kaj s-ino Dio leganto de la ĵurnalo Daily Express ili ne samopinias.




Edzino proponas


Mi havas teorion, ke la plimulto el la homoj, ĉie kaj ĉiam, estis, estas kaj estos ordinaraj kaj konvenciaj. Mi vetas, ke se oni scius la veron, eĉ en Sodomo kaj Gomoro la plimulto el la enloĝantoj estis ordinaraj kaj konvenciaj. Mi imagas jenan:

Ges-roj Dio matenmanĝas. S-ro Dio legas Guardian, S-ino Dio legas Daily Express.
S-ino Dio ekparolas:
Vi devas tion ĉesigi!''
''Kion, kara, '' milde demandas s-ro Dio.
''Rigardu. ''S-ino Dio montras la ĵurnalon, en kiu troviĝas artikolo pri 'Skandala Sodomo kaj Gaja Gomoro'.
Sed kara, '' protestas s-ro Dio, ''tiu ĵurnalo ĉiam troigas. Troviĝas nenio tia en Guardian.''
En Guardian, '' rikane ripetas s-ino Dio. Tiu ĵurnalo taŭgas nur por dekadencaj longharuloj; vi devas konsideri la ordinarajn deculojn, kiuj legas Express. Memoru, ke tiaj homoj estas viaj subtenantoj, la legantoj de Guardian plejparte eĉ ne kredas je vi.''
S-ro Dio ĝemspiras, kaj diras nenion plu. . .

Kelkajn tagojn poste, S-ino Dio legis similan artikolon en porvirina gazeto, kaj rekomencis la atakon, do S-ro Dio kun bedaŭro konstatis, ke li devos ion fari. Unue, ĉar li estas justulo, li farigis enketon pri la seksmoroj de la enloĝantoj de Sodomo kaj Gomoro. La rezulto estis jena: Al la demando, ,, Ĉu viaj seksmoroj iel devias de la normo? 5% respondis ''Jes'', 85% respondis ''Ne'', kaj 10% respondis ''Mi ne scias''. Tiu rezulto tute ne kontentigis S-inon Dio. ''Vi misvortumis la demandon,'' ŝi diris. ,,Kompreneble, tiaj nenaturaj seksmoroj estas la normo en tiuj abomindaj urboj. ''S-ro Dio ne povis nei la logikon en tio, do li decidis pri kompromiso. Li okazigis en Sodomo malgrandan tertremon, kiu damaĝis samseksan bordelon dum frua horo, kiam ĝi ne estis homplena, kaj en Gomoro li okazigis inundon, kiu dronigis du bovinojn, al kiuj tiutempe mankis taŭro.

la sekvintan matenon aperis en Express granda rubriko: DIO  DETRUAS  SODOMON  KAJ GOMORON, PEKULOJ  PEREAS. Sube troviĝis artikolo, kiu komenciĝis:
''Hodiaŭ, post la plene meritita Dia puno, 'Skandala Sodomo' kaj 'Gaja Gomoro' estas funebraj dezertoj. Ni avertis; antaŭlonge ni avertis, fojon post fojo ni avertis, sed ĉu oni atentis niajn avertojn? Ne! Kaj jen la rezulto. . .

En Guardian aperis nur modesta alineo sur la dorsa paĝo:
Sciencistoj en Sodomo kaj Gomoro hodiaŭ debatas la kaŭzon de mistera tertremeto, kiu faris difektojn en la ruĝlampa kvartalo de Sodomo. Ili ne povas interkonsenti, ĉu estas ia rilato inter la tertremeto kaj inundo, kiu okazis samtempe en Gomoro . . . ''

Sed kompreneble s-ino Dio, leganto de Express, estis tute kontenta.>>

P.S. Tiu rakonteto aperis en la jaro 1970-a. Post 47 jaroj daŭras la malkonsento inter la legantoj de Guardian kaj Daily Express.

 




onsdag den 22. marts 2017

Fajra alvoko de prezidanto pri eterna problemo - la krokodilado

 Antaŭparolo

Kun granda intereso kaj plezuro mi sufiĉe ofte legas artiklojn en malnovaj revuoj. Legante ilin fojfoje mi miras, ke aperas artikoloj pri temoj, kiujn oni ankoraŭ priparolas en Esperantujo. 

La verkanto alparolis danajn esperantistojn. Nunaj kopenhagaj esperantistoj malofte kunvene krokadilas, ĉar  dombesto nia estas gardestaranto😆. Tamen ĝi verŝajne ne ekvidas ĉion....  

Jen la dombesto, gardisto kaj honora membro de Kopenhaga Esperantista Klubo.

Ek al la afero!

 

 ''Kiun Lingvon Ni Parolu?

Ĉu ni danaj Esperantistoj parolu Esperanton aŭ dane inter ni?

Ŝajne estas du diversaj opinioj pri tio

Multaj respondus tuj: Kompreneble Esperanton! Estas bonaj motivoj por tia respondo, ekz.1) ni bezonas ekzercon, 2) estas nia devo kulturi (kultivi?)  tiun lingvon, kiu estas speciale nia lingvo, 3) respekton ni ne akiras, nek de ni mem, nek de aliaj homoj, se ni ne bone regas kaj uzas Esperanton.

Sed estas aliaj, eĉ lertaj, Esperantistoj, kiuj argumentas, ke Esperanto estas por uzo nur al eksterlandanoj. Tial, se ĉeestas nur danoj, estus sensencaĵo paroli Esperanton; ni devas tie uzi nian gepatran lingvon, kiu cetere havas la avantaĝon, ke ĉiuj komprenas, dum oni riskas, ke kelkaj ne komprenas Esperanton.

Certe la unua vidpunkto, ke ni uzu Esperanton inter ni, reprezentas la deziron de la plimulto, sed la dua, ke ni parolu dane, konformas al la praktiko de la plimulto. Tiuj, kiuj agnoskas la unuan vidpunkton, sed tamen preferas la danan lingvon, eble senkulpigas sin jene: Mi scias Esperanton sufiĉe bone por mia praktika bezono, tial mi ne bezonas plian ekzercon.

Tiu lasta argumento laŭ mi ne estas prava. Unue ĉar mi konas neniun, almenaŭ danon, kiu uzas Esperanton same facile kiel sian gepatran lingvon; sekve li ĉiam riskas embarason. Due ĉar ni havas la nepran devon altigi la Esperanto-lingvan nivelon, ne nur la propran kaj ne nur tiun de la malpli lerta Esperantisto, sed ankaŭ tiun de la komencantoj. Ni devas altigi la lingvan nivelon de la tuta dana Esperantistaro.

Estas ĉe mi neniu dubo pri tio, ke la praktikaj rezultoj de la laboro por la disvastigo de Esperanto, por la rekono de Esperanto, estus multe pli bonaj, se ni ĉiuj scius nian lingvon pli bone.

La lingva kapablo en Danujo multe kreskis dum la lastaj 25 jaroj, sed en aliaj landoj ĝi kreskis eĉ pli; ni konstante estas malantaŭe! Mi menciu nur unu ekzemplon; Antaŭ nelonge nia klubo havis viziton de germano, kiu diris, ke li en sia urbo konas multajn Esperantistojn, kiuj li kvazaŭ ne konas kiel germanojn, ĉar li neniam parolis alian lingvon ol Esperanto kun ili, kaj ke li tute ne povas imagi tiujn samklubanojn parolantaj germanan lingvon. Ne estas strange, ke tia Esperantisto miras, kiam li aŭdas danan konversacion en Esperanto-klubo.

Laŭdire estas malfacile paroligi la membrojn ĉe la klubkunvenoj. Mi kredas, ke ne. Mi plurfoje menciis sistemon, kiun ni en klubo praktikis kun bonaj rezultoj; tial ne estas nura teorio. Mi jen ripetas ĝin: La sufiĉe kapablaj membroj deklaru, ke ili nek komprenas, nek parolas alian lingvon ol Esperanto. Se iu, kiu ne sufiĉe bone scias Esperanton, deziras paroli kun ili, oni alvoku iun por interpreti. Ni uzu laŭeble plej multeEsperanton. Ni montru en la praktiko, ke ''Esperanto estas lingvo por ni''.''

La artiklo, kiun mi elĉerpis de Dansk Esperanto-Blad numero 10, oktobro 1953, estis verkita de S-oro O.C.Lange, kiu  estis la tiama prezidanto de Centra Dana Esperantista Ligo.




tirsdag den 21. marts 2017

SOLA EN ARBARO

Sola en arbaro estas la titolo de prozpoemo en la prozpoemaro 'Sonorilo Kaj Kanono'. 

Temas pri konversacio inter la rakontanto kaj maljuna fago.

En arbaroj danaj fagoj ankaŭ abundas.  



(Pri sondosieroj mi estas  komencanto. Mi petas al vi, ke vi sendu al mi viajn reagojn. Antaŭdankon)

''Maljuna fago, mi venis al vi. Vi de longe vivas kaj vi forgesis paroli kun mi hieraŭ nokte. Nun mi venis al vi por paroli kun vi: maljunulo, admonu la birdojn, ĉar ili faras tro grandan bruon! Diru al la fonto, ke ĝi silentu, ne disputadu senĉese kun la folioj, kaj se vi povas, minacu la urbon per viaj egaj brakoj...

Fago, fago, la urbo, kiun vi vidas en la malproksimo, malamas vin. Ĝi pensas ĉiam pri tio, ke ĝi sendu hakilojn kontraŭ vi. Ĉar ĝi bezonas vian lignon por pendigiloj kaj ĉerkoj. fago maljuna, saĝa kaj bela, vi, patro de l' arbaro, plantita de uragano, fago saĝa kaj bela, mi venis ĉi-nokte por aŭskulti vin. Diru, kie estas Dio? Vi konas Lin, ĉar en vi estas la kerno de l' eterneco, en vi estas la kresko  kaj forto, en vi estas la tempo kaj viaj radikoj estas flustroj de la mortintoj.

Fago maljuna, kial vi ne respondas al mi? Ankaŭ mi devenas el via gento: ankaŭ mi kreskas silente, kiel vi, mi amas, kantas, suferas. Ĉu vi ne konas min? Mi estas tiu, kiu kolektas la florojn, kaj la ridetojn de l' infanoj mi fermas en la kaŝejon de mia koro, mi estas ĵuranto je steloj kaj sonĝoj, fago maljuna, ĉu vi ne konas min? Mi venis al vi, parolu al mi! Trankviligu min! Diru al mi viajn rakontojn: vi ja scias multajn!

Kaj viaj branĉoj ekmoviĝas, dolĉa tremo trakuras vin, kaj ankaŭ mi sentas tion, nin unuigas la doloro kaj amo, via praanimo vokas mian animon, via vivo kaj mia vivo ekkonas unu la alian. Nokte dolĉa sonĝo kisas miajn okulojn. Mi ekdormis ĉe via piedo. Kaj vi gardas mian sonĝon. Vi admonas la venton, ke ĝi ne ĝenu mian ripozon, al la floroj vi ordonas, ke ili sendu al mi bonodorojn, vi estas kiel bona patro gardestaranta ĉe mia kuseno.

Kaj matene mi vekiĝas kun viaj branĉoj en miaj brakoj.
 Fago, fago, se mi venos al vi alian fojon, ĉu vi estos tia, kia vi estis ĉi-nokte?

...Kaj kiam mi venis refoje, vi kuŝis venkita. La hakiloj ruinigis vin.
La malbeninda urbo! La urbo... ''





 

mandag den 20. marts 2017

SONORILO KAJ KANONO

Antaŭparolo

Emil Isac deTransilvanio, Rumanio: 1886 - 1954  estis ĵurnalisto, tradukanto, pacifisto kaj apoganto de Esperanto.
La tradukanto estis Tiberio Morariu.
 Sonorilo kaj kanono estas proza poemaro.
 
Tiu libro ne plu troviĝas en la libro-servo de UEA.


''Kiam la homoj tre amis unu la alian kaj sentis, ke iliaj buŝoj Dion ne povas laŭdi sufiĉe, ili muldis sonorilojn.
- Sonoriloj anoncu amon kaj komprenon, preĝon kaj esperon, kaj la animo de Jesuo parolu en viaj voĉoj!
- Sonoriloj!

Kaj vi anoncis ĉiam pacon kaj vivon, kaj akompanis fianĉinon al festeno geedziĝa kaj laciĝinton al tombejo. Kaj vi vokis novnaskiton el mallumo. Sonoriloj mildaj, sonoriloj!

Kaj kiam la homoj ne plu amis unu la alian, kaj sentis, ke iliaj buŝoj ne plu povas laŭdi Dion, ili muldis kanonojn el sonoriloj.

Kaj kanonoj mulditaj el sonoriloj nun eklaŭdis la diablon. Kaj la buŝo de l' kanono faris orfon el infano kaj vidvinon el fianĉino kaj patrino. Kaj la voĉo de l' kanono  anoncis ĉie: malamon kaj sangon, pekon kaj doloron.

Kaj kiam denove amos unu la alian la homoj, ili muldos sonorilojn refoje el la kanonoj.

Kaj Jesuo venos el la altego kaj la gentoj genufleksos; kaj la animoj de l' mortigitoj per kanono supreniros en ĉielon sur sonorila sonŝtuparo: homoj, amu, ne mortigu unu la alian! Ne plu muldu kanonojn el sonoriloj.'' 

Jen la sondosiero


søndag den 19. marts 2017

Nur laŭ mia gusto: 1

''Nur laŭ mia gusto'' estas nova blogo

Ĝia enhavos Esperantlingvajn tekstojn de aliaj, kiuj aparte plaĉas al mi, kaj sondosierojn de la tekstoj.
Ekde la  Esperantiĝo en la jaro 2005 unu el la plej grandaj plezuroj ĉiam estas la legado de Esperantaj verkaĵoj kaj tradukaĵoj. Nun mi volus kunhavigi tiujn, kun aliaj legemaj kaj aŭskultemaj esperantistoj. 

Esperante, ke la enhavo plaĉu al eventualaj legontaj mi ankaŭ konfesas, ke estas al mi egale, ĉu aliaj ŝatos aŭ malŝatos la enhavon.

 Longa antaŭparolo estas malŝparo da tempo – do ek ek!

La zizelo, kiu volis simili al homo
Jen zizelo. Dank' al Vikipedio


Iam vivis zizelo, kiu tre volis esti simila al homo. Li vestis pantalonon kaj demandis:
-- Ĉu mi similas al homo?
--Hm, --diris la homo, -- vi similas al zizelo, kiu vestis pantalonon.
La zizelo vestis ankoraŭ ĉemizon kaj demandis:
--Nu, ĉu mi nun similas al homo?
--Hm, hm, -- diris la homo, -- vi nun similas al zizelo, kiu vestis pantalonon kaj ĉemizon.
--Ha, -- ekkriis la zizelo, -- mi forgesis vesti jakon.
Kaj surmetis jakon.
--Jen, nun mi jam similas al homo, -- diris la zizelo.
-- He -e -e, zizelo, --mediteme diris la homo, -- vi ankoraŭ ne similas al homo.
La zizelo frapis sin forte en la brusto kaj poste sama frapo sur la kapo, eksaltis kaj ekkriis:
-- Mi scias! Mi scias! Mi komprenis, kio necesas por iĝi homo, kio mankas al mi por iĝi homo!
Kaj la zizelo akiris ankoraŭ okulvitrojn kaj ĉapelon kun kravaton.
--Nu, nun ja mi estas homo, --grave diris ĝi kaj ekpaŝis al siaj aferoj - top, top, top.
Sed kiam ĝi revenis -- ŝlop, ŝlop, ŝlop -- sur ĝi estis nek la jako, nek la pantalono, nek la ĉapelo, nek la kravato, nek la okulvitroj.  
-- Kio okazis al vi? -- demandis la homo,
-- Al mi? -- demandis la zizelo.
-- Jes, kio okazis al vi? --redemandis la homo.
--Tio ĉi okazis ne al mi, --diris la zizelo, -- tio ĉi okazis al la katido, kiu sidis en la puto.
-- Kiel  la katido troviĝis en la puto? -- demandis la homo.
-- Kiel ĝi tien trafis, mi ne scias. Mi scias nur, ke ĝi tie troviĝis. Kaj ploris ĝi, tre laŭte ploris. Certe ĝi timis, estante en tiu terura puto, en tiu malvarma puto. Sed forestis ŝnuro, nek unu ŝnuro estis, nenia ŝnuro estis...Bone, ke ni havis pantalonon kaj jakon, kaj ĉemizon, ĉar estis necese urĝe fari ŝnuron, -- rapide rakontis la zizelo.
-- Kaj vi faris ŝnuron? -- demandis la homo.
--Jes mi faris ŝnuron. Sed nun...Nun mi per nenio similas al homo -- nek per pantalono, nek per ĉemizo. Jes.. Mi komprenas. Krome ja mi fallasis la okulvitrojn. Kiam mi tiris la katidon, mi fallasis en la puton ankaŭ la ĉapelon... Jes, vidu, nun mi per neniu similas al homo, --plende diris la zizelo.
--Ho, --diris la homo, rigardante ne al zizelo, sed al ĉielo. --Ho, kiel vi similas! Kiel vi similas al homo! Nun vi tre similas al homo!

La tekston mi trovis en la popolrakontaro POPOLOJ RAKONTAS. Kompilanto Palmira Lukoŝeviĉiené (2001). La teksto estis propronata de Emma Moŝkovskaja Ust..Kamenogorsk. Boris Anoĥin tradukis ĝin de la rusa. 
La popolrakontaro aĉeteblas ĉe UEA

Jen la sondosiero mia