''Nur laŭ mia gusto'' estas nova blogo
Ĝia enhavos Esperantlingvajn
tekstojn de aliaj, kiuj aparte plaĉas al mi, kaj sondosierojn
de la tekstoj.
Ekde la Esperantiĝo en la jaro 2005 unu el
la plej grandaj plezuroj ĉiam estas la legado de Esperantaj verkaĵoj
kaj tradukaĵoj. Nun mi volus kunhavigi tiujn, kun aliaj legemaj kaj
aŭskultemaj esperantistoj.
Esperante, ke la enhavo plaĉu al eventualaj
legontaj mi ankaŭ konfesas, ke estas al mi egale, ĉu aliaj ŝatos
aŭ malŝatos la enhavon.
Longa antaŭparolo estas malŝparo da tempo
– do ek ek!
La zizelo, kiu volis simili al homo
Jen zizelo. Dank' al Vikipedio |
Iam vivis zizelo, kiu tre volis esti simila al homo. Li vestis pantalonon kaj demandis:
-- Ĉu mi similas al homo?
--Hm, --diris la homo, -- vi similas al zizelo, kiu vestis pantalonon.
La zizelo vestis ankoraŭ ĉemizon kaj demandis:
--Nu, ĉu mi nun similas al homo?
--Hm, hm, -- diris la homo, -- vi nun similas al zizelo, kiu vestis pantalonon kaj ĉemizon.
--Ha, -- ekkriis la zizelo, -- mi forgesis vesti jakon.
Kaj surmetis jakon.
--Jen, nun mi jam similas al homo, -- diris la zizelo.
-- He -e -e, zizelo, --mediteme diris la homo, -- vi ankoraŭ ne similas al homo.
La zizelo frapis sin forte en la brusto kaj poste sama frapo sur la kapo, eksaltis kaj ekkriis:
-- Mi scias! Mi scias! Mi komprenis, kio necesas por iĝi homo, kio mankas al mi por iĝi homo!
Kaj la zizelo akiris ankoraŭ okulvitrojn kaj ĉapelon kun kravaton.
--Nu, nun ja mi estas homo, --grave diris ĝi kaj ekpaŝis al siaj aferoj - top, top, top.
Sed kiam ĝi revenis -- ŝlop, ŝlop, ŝlop -- sur ĝi estis nek la jako, nek la pantalono, nek la ĉapelo, nek la kravato, nek la okulvitroj.
-- Kio okazis al vi? -- demandis la homo,
-- Al mi? -- demandis la zizelo.
-- Jes, kio okazis al vi? --redemandis la homo.
--Tio ĉi okazis ne al mi, --diris la zizelo, -- tio ĉi okazis al la katido, kiu sidis en la puto.
-- Kiel la katido troviĝis en la puto? -- demandis la homo.
-- Kiel ĝi tien trafis, mi ne scias. Mi scias nur, ke ĝi tie troviĝis. Kaj ploris ĝi, tre laŭte ploris. Certe ĝi timis, estante en tiu terura puto, en tiu malvarma puto. Sed forestis ŝnuro, nek unu ŝnuro estis, nenia ŝnuro estis...Bone, ke ni havis pantalonon kaj jakon, kaj ĉemizon, ĉar estis necese urĝe fari ŝnuron, -- rapide rakontis la zizelo.
-- Kaj vi faris ŝnuron? -- demandis la homo.
--Jes mi faris ŝnuron. Sed nun...Nun mi per nenio similas al homo -- nek per pantalono, nek per ĉemizo. Jes.. Mi komprenas. Krome ja mi fallasis la okulvitrojn. Kiam mi tiris la katidon, mi fallasis en la puton ankaŭ la ĉapelon... Jes, vidu, nun mi per neniu similas al homo, --plende diris la zizelo.
--Ho, --diris la homo, rigardante ne al zizelo, sed al ĉielo. --Ho, kiel vi similas! Kiel vi similas al homo! Nun vi tre similas al homo!
La tekston mi trovis en la popolrakontaro POPOLOJ RAKONTAS. Kompilanto Palmira Lukoŝeviĉiené (2001). La teksto estis propronata de Emma Moŝkovskaja Ust..Kamenogorsk. Boris Anoĥin tradukis ĝin de la rusa.
La popolrakontaro aĉeteblas ĉe UEA
La popolrakontaro aĉeteblas ĉe UEA
Jen la sondosiero mia
Ingen kommentarer:
Send en kommentar